esperanto         deutsch     svenska     english
Ĉefa paĝo  Suda Hindio Norda Hindio  Raĵastano  Mjanmao (1)  Srilanko  Temploj de Angkor  Luang Prabang  Vjetnamio  Nepalo  Migrado ĉirkaŭ Annapurna  Tanzanio  Javo  Etiopio (1)  Suda Maroko (1)  Jukatano  Egiptio  Akvofaloj de Viktoria  Lago Malavio  Eritreo  Kirgizio  Armenio  Malio  Butano  Jordanio  Pamiro  Patagonio  Paska Insulo  Uzbekio  Omano  Madagaskaro  Mjanmao (2)  Markizinsuloj  Nov-Zelando  Togolando  Suda Maroko (2)  Ladako  Centra Ameriko  Kartvelio  Junano  Namibio  Kaburbo kaj ĉirkaŭaĵo  Etiopio (2)    
..............................................................................
Bildoprezentadoj kaj filmoj


Norda Pakistano
(2004)

Ĉiu vizitanto de norda Pakistano estas ravita per sovaĝaj kaj sublimaj montoj de Hindukuŝo kaj Karakorumo. Karakoruma ŝoseo kunliganta Pakistanon kun Ĉinio kaj atinganta la altecon de 4700m estis konstruita sur la iama silka vojo sur kiu iam Marco Polo vojaĝis.


 
Karakoruma ŝoseo estas revo de ĉiu biciklanto.

 
Sovaĝa naturo laŭ la karakoruma ŝoseo
proksime de la ĉina limo.

 
Karakoruma ŝoseo ĉe Sost.

 
Pasu.


La glaĉero ĉe Pasu atingas preskaŭ
la ŝoseon.

 
Karakoruma ŝoseo ĉe Gulmit.


Pendanta ponto ĉe Gulmit.

 
Hunza valo estas la turisma centro de la
karakoruma regiono.


Ismaila islamano en Karimabad.


Fortreso en Karimabad devenas el la 13-a jc.
kaj estis rezidenco de iamaj lokaj regantoj.


En la valo de rivero Gilgit.


En la valo de rivero Gilgit.


En la valo de rivero Gilgit.


Ismailaj virinoj surhavas tipajn kostumojn.


Montoj en Hindukuŝo.


Valo Langar en Hindukuŝo en la alteco de
3300m estas bona loko por tendumado.


Moskeo en Chitral, en la fono Tirich Mir
(7690m) sur la limo kun Afganio.


Kalaŝoj vivantaj proksime de Chitral estas
antikva popolo kun politeisma religio. Virinoj
inkluzive malgrandaj knabinoj portas tipan
kostumon.


Kalaŝoj.


Strato en Peŝavaro.




Free counters!