Malio
(2008)
Malio apartenas kulturhistorie al la plej interesaj landoj en la okcidenta Afriko kun impresa pejzaĝo, interesa adoba arkitekturo kaj koloraj foiroj. Kulminoj de ĉiu vojaĝo al Malio estas vojaĝo per pinaso sur Nigero al Timbuktu, migrado tra la lando de dogonoj kaj vizito en la antikva urbo Djenné.
Per pinaso al Timbuktu
La plej bona maniero vojaĝi al Timbuktu estas per pinaso sur Nigero. De Mopti daǔras la vojaĝo ĉirkaǔ tri tagoj. Survoje oni havas eblecon viziti plurajn interesajn vilaĝojn.
Dezerta festivalo 2008, Essakane
Malgranda vilaĝo Essakane en la suda Saharo invitas ĉiujare muzikistojn al la plej fora muzika festivalo de la mondo. Krom aǔskulti multe da bona muziko estas la festivalo ankaǔ bonega ebleco pli profunde ekkoni vivon kaj kulturon de tuaregoj, kiuj por la festivalo amasiĝas je centoj.
Migrado tra la lando de dogonoj
Falaise de Bandiagara estas kaj pejzaĝe kaj antropologie fascina regiono, priloĝata de popolo de dogonoj, kiuj konservis siajn unikajn sociajn kaj religiajn tradiciojn ĝis nuntempo. Ĉi-tie estas kelkaj fotoj el la de turistoj malmulte vizitata nordo.
Djenné
La urbo Djenné estas centro de mezepoka adoba arkitekturo. La fama Granda Moskeo, mezepokaj burĝodomoj kaj tradiciaj lernejoj de Korano rememorigas ĝis nuntempo pri la iama prospero dum la Malia kaj Songhaja Imperioj.